Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

enmane kaj diris: „Nu, kiu skribus al mi de Londono? Eble la dommastrino, kiun mi konas tie...... Ne, ne povas esti: ŝi ne havas skribmaŝinon.”

„Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis ĝin? Aŭ ĉu vi pensas ke estus pli trafe malfermi ĝin por eltrovi?”

„Genia ideo! Eble estas skribaĵo en la koverto.”

Ŝi legis kaj diris: „Ĝi estas de V.I.K. Oni demandas, ĉu mi volus eksponi ĉe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?”

„Vi tiel multe vojaĝis kaj ne konas la geografion? Ĝi estas en Kimrujo, ne tro distance de ĉi tie. Kiam okazos la foiro?”

„Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. Ŝajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne ŝajnos, ke vi repetas vian oficon kun ĉapelo en mano.”

„Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!”

„Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?”

„Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iu.”

„Vi ne volas labori? Kial?”

„Aŭskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos ŝancon prosperi. Ne! malgraŭ mia mizera stato mi intencas elteni, ĝis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco ŝajnas malsaĝe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksiĝis en mia kapo.”

„Do, mi eltenos kun vi,” diris Liza.
151