Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ho, estas mia laboro,” li diris kun pseŭda modesteco. „Kun la ofico venas la devoj, sciu.”

„Ĉu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?”

„Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto.”

„Pri tio mi fidas al via juĝo,” mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.

„Ne timu, demandu libere!” li diris grandanime.

„Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?"

Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin.

De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.

„Vik,” ŝi vokis, „kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo.” Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.

„Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin,” ŝi daŭrigis. „Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank' al ,la lasta mikroskopa ŝanceto' vi sukcesis eltiri vin?”

Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.

„Jes, jes,” mi diris. „Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos
157