Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tion,” mi diris indignete. „Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon.”

„Ne,” ŝi diris. „Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj.”

Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: „Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min.”

Sinjoro Hooper ĝentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: „La sola inda ofico, kiu troviĝas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inaŭguros tie. Ankaŭ via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al s-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon.”

„Bone,” mi diris. „Mi vizitos lin kiam mi troviĝos en Glasgovo. Efektive, mi baldaŭ devos iri tien pro komercaj postuloj.”

Mi eliris el la konstruaĵo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima „pasero en aero” havas nenian gravecon kompare al la urĝaj problemoj de manĝo kaj tranokto. Ĝuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. „Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en ĉi tiu mondo!” mi insultis min. „Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Ĉu do estingiĝis la kandelo en mia kapo? Tiu bazarulino...... ŝi proponis loĝejon; sed miaj okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaŭ mia nazo!”

Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etaĝo kaj diris al la bazarulino: „Mi trovas, ke mi disponas tempon, do ĉu estos oportune, se mi akceptos ĉi-vespere vian inviton?”
159