Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi rigardis la ilustraĵon: „Jes, ĝi taŭgas, kvankam ĝi estas ankaŭ plibonigebla — sed tio poste.”

„Oh, tio ne grav's, mi pov's ja fari ŝanĝojn.”

„Ĉu vi vendis multajn ĝis nun?”

„Ne, ĝis nun mi vendis preskaŭ nul, ĉar mi ne havis bonan vendiston. Mi luis halon kaj reklamis montrojn dufoje tage, je la tria posttagmeze kaj la oĥa noĥte, sed la dungito estis la ple' stulta, al kiu la bona Dio jam enblovis la vivon. Nu, se vi bone vendos por mi, vi gajnos bravan pagon.”

„Ne,” mi respondis. „Mi ne laboros por vi.”

„Oĥ, kial ne? Mi traĥtos vin bone. Ĉu vi nor frivolas?”

„Ne, mi ne ŝercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas aĉeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantaĝaj, ni povos plu diskuti.”

Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin. „Jes, la aĉetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Ĉu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?”

„Nu, eble ni pov's veni al aranĝo,” li diris singarde.

Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis: „Nun ĉio estas aranĝita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por aĉeti la kuirilojn.”

„Kio??!”

„Jes, ĝuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedaŭros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj ŝajnigi ke mi posedas
198