Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

divenu la estontecon de personoj per la linioj sur iliaj manplatoj?”

„Jes, certe...... Ne, la ideo ne taŭgas. Ĝi estas tro malklere vulgara kaj malaltigos la seriozecon de nia kuirilo...... Mi...... jes!...... jen la ideo: ke vi divenu iliajn pensojn — jes, telepatio. Jen la ideo, telepatio! Kaj vi povos aldoni resumon de ilia pasinteco kaj estonteco.”

„Ĉu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, ĉu ne?”

„Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni eĉ ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentaĵon. Necesas nur, ke mi eksciu kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku ĝin al vi per ia kodo.”

„Kodo?” diris Liza nekomprene.

„Jes, mi klarigos. Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antaŭaranĝos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni aranĝos, ke la vorto Ĉu signifas januaro, tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Ĉu, kaj vi scios, ke la respondo estas januaro.”

„Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi ĉion! Ne, ne estas eble,” diris Liza.

„Ne necese, ĉar se mi demandus al vi pri nombro, ĉu povus signifi la nombron unu. Se mi pritraktus monon, la sama ĉu povus signifi unu antaŭaranĝitan moneron — aŭ unu ludkarton ktp. Mi scias ke tio ne sufiĉas, sed mi povos evoluigi la sistemon, ĝis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi taŭgan kodon —
221