Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ke li ne ŝercas, ke li tute sincere admonas min… sed… ĉu li ne eraras… ĉu li ne tro alte taksas min?

„Eble,” mi respondis hezite. „Tamen rakonti apartajn incidentojn estus unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Ĝi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, ĝi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano.”

„Vi ne komprenas,” paciencis Ernesto. „Ne necese oni formas romanon laŭ la reguloj de fabelo. Elektu kion vi juĝas interesa kaj kroniku ĝin tute libere kaj laŭsekve, ellasante tion kion vi juĝas tro aparta.”

„Mi komprenas,” mi diris. „Sed okazas aferoj, kiujn oni ĝue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio…”

„Lilio?” demandis Ernesto.

„Jes, pri okazo, kiam mi troviĝis iom embarase en nepropra lito —”

„Ĉielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler—… Nu, kaj kio okazis poste?”

„Estis mateno, La alia… persono partopreninta la liton jam elŝteliĝis el la ĉambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la ĉambron. Mi nin kaŝis sub la litaĵoj: kiu estas tie? Mi aŭdis la enveninton klopodi ie-tie en la ĉambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Ŝiaj paŝoj proksimiĝis al la lito. Kion fari? Mi kuŝis senmove. Tiam — ho teruro! — manoj min tuŝis, ĉirkaŭpalpis — mi kuŝis ŝvitegante — kaj la manoj… ordigis patrine ĉirkaŭ mi la litaĵojn. Poste ŝi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas… la regula okupantino de la lito!”

Ernesto brovumis. „Hm, iom dube. Mi opinias: Ŝparu la donĵuanajn aventurojn aŭ ĉiuokaze ne spicu la verkon