Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

cizaj kaj ne klare vortigitaj, Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.

Estas simpla afero eviti rektan respondon aŭ moki, aŭ eĉ insulti kontraŭulon aŭ plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas, ĉiam troviĝas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi ĝin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto mokŝercas kontraŭ plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, ĉar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fi-taktiko.

Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:

Ŝi; „Mi aĉetis unu el tiuj fornoj antaŭ unu jaro, kaj la supro tute tordiĝis, kaj mia edzo diras, ke ĝi valoras neniom.”

Li: „Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?”

Ŝi: „Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita inĝeniero.”

Li: „Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!”

La respondo estis lerta, kaj ĉiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion ĉe tiu ekspono. Sperta bazarulo respondus eble tiel; „Sinjorino, vi estas tre bonŝanca!” (Tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro.) La bazarulo daŭrigas: „Jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmo
92