Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

2. — Hoteloj en kiuj oni parolas esperante :

Hotelo Bergerhoff, kun esperanta teatro, — Esperanto-Trinkejo — Restoracio Esperanto, — Restoracio Schmitz, — Restoracio Dahlen, — Restoracio Klinckens.

La taga elspezo estas ordinare 5 frankojn po persono (loĝado kaj manĝado).

3. — La Kvarŝtonoj.

La kvarŝtonoj estas la kunlimo, la kunlimŝtonoj de Holandujo, Belgujo, Germanujo, Amikejo. Tien, kiel ĝin montras diversaj fotografaĵoj, ekskursas multaj societoj el la kvar landoj. Tie oni faras en kelkaj minutoj unu la plej internaciaj promenadoj, kuj oni surstaras la plej altan punkton de Holandujo.

4. — Zinkminejo “La Vieille Montagne”.

Certe estas belege planti la verdan standardon inter la kvar ŝtonoj, atendante ke ĉe tiu plej alta punkto de Holandujo oni fondu esperantistan senfadenan telegrafejon. Certe kunvenon de ĉiulandaj esperantistoj ĉe la kvarŝtonoj estas admirinda figaraĵo. Tamen, estas en Amikejo simbolo ankoraŭ pli bela, pli admirinda, ĉar, unue ĝi estas pli esprimanta, due ĝi havas la karakteron de la tri diritaj genioj.

La zinkminejo “La Vieille Montagne” estas iamaniere la aĵigita ideo, kiun D-ro Zamenhof nomas “ideo interna de Esperanto”. Efektive, tiu societo propoligis, prosperigis, prosperigadas la neŭtran landon. Tutmonda kiel Esperanto, ĉar ĝi posedas industriejojn en Belgujo, Germanujo, Italujo, Francujo, Anglujo, Svedujo, Alĝerio, Tunizio, k. t. p., ĝi realigis en tiuj diversaj landoj tiom da plibonaĵoj por siaj