Paĝo:Ruslanda Esperantisto - Decembro 1905.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel ĉio ĉi-tio estas malsaĝe! Ĉu ni jam tute surdiĝis de la laŭta prediko de humanismo?... En efektiveco, ni mem estas ankaŭ falintaj kaj, se vi volas, eĉ tre profunde falintaj... en profundegaĵon de ĉia memfiereco kaj konvinko je plisupereco de niaj nervoj kaj cerboj ol la cerboj kaj la nervoj de tiuj homoj, kiuj estas nur pli malmulte ruzaj ol ni, pli malbone povas sin ŝajnigi bonaj, ol ni nin ŝajnigas... Tamen, estas sufiĉe pri ĉi-tio. Ĉio, ĉi-tio estas tre malnova... ke eĉ paroli estas hontinde... Tre malnova... jes“!...

Postmorta traduko de
Ivan Seleznjov.

1901—XI—13

Tomsk.



Nokto senstela! Vento ribela! Kial vi bruas? Kial vi skuas Kverkon potencan?

ĉi, grandegulo, brava belulo, Laŭte krakante, kvazaŭ mokante, Staras fortike.

Ĝi ja ne timas kaj malestimas Venton koleran, bruon inferan — Forton sensencan!

Sed homo venas,—kverko eksvenas, Kaj kun humilo ĝi sub hakilo Mortas kaj falas...

Kaŝu sin suno, venu aŭtuno, Vintro aliru, frosto ekspiru Ĝin malamike,—

Tiel kun forto de nia sorto Neelportebla, neforbatebla Ni ne batalas!...

V. Devjatnin.

Novembro 1905.


Milito. (Infana monoiogo).

Mi aŭdas ĉiutage la gepatrojn dirantajn: milito! milito! Estus intereso ekscii, kie do ĝi estas? Bedaŭrinde neniu klarigis al mi tiun ĉi demandon. Hieraŭ mi petis la vartistinon: rakontu, pro kio kaj kial oni militas? — Vi ĝin ekscios, kiam vi ekkreskos—respondis ŝi eviteme. Sed mi ne cedis, mi persistis petadante kaj jen kion mi fine de ŝi ekaŭdis: — Mia infano—diris ŝi—la milito estas terurega afero... Donu Di’, ke vi ĝin neniam vidu! Ĉar ĝi konsistas je sekvantaĵo: oni kunvenas, stariĝas en kampo kaj pafadante el pafilegoj batiĝas kaj mortigas unuj la aliajn .. Mi eĉ ektremis aŭdinte tion ĉi. Tiel monstra kaj kruela ŝajnis al mi la priskribo de l’milito. Mi ekdubis, ĉu tio ĉi estas vere. Ĉar antaŭ du tagoj, kiam ni kun Miĉjo batiĝis, la paojo dolore nin ekvergis, dirante: vi hontu batiĝi! nur la malbonuloj malpaciĝas kaj batiĝas!... Jen, vi konsideru, batiĝado estas hontinda eĉ por infanetoj... Sed tie en milito batiĝas ja adultuloj!... Krom tio la vartistino ofte al ni diras: vi ne batu hundeton kaj kateton! Jen, ni ne havas rajton bati eĉ bestojn. Kiel do oni povus homojn mortigadi? Ne? tio ĉi estas neeble!...