Paĝo:Słowacki - La Patro de Pestuloj, 1905, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

entuziasmo, penis tuj fari mian restadon sub la malkovrita ĉielo, kiel eble plej oportunan. Li eldonis el la tenejo kelkajn tendojn por nia vojaĝa areto ; kaj, kiel mi poste eksciis, la manetoj de lia edzino malleviĝis en la blankan kaj arĝentan farunon, por ke la pano eŭropa al mi ne manku.

Dismetiĝinte sub la tendo, mi komencis kutimi al la malgaja vidaĵo, kiu min ĉirkaŭis. Iom pli malproksime, riveto, seka preskaŭ ĝis la fundo, tranĉadis la sablan valon kaj iris al la maro, — post la rivereto estis griza rubando de palmaj arbaroj ; de la nordo la blua skarpo de l’maro Mezotera disbatiĝas je la sablo kaj plenigas per malgaja murmurado de l’ondoj la trankvilan aeron super la dezerto. Kaj apud la maro, sur piramida sabla tombaĵo, brilis per sia blanka kupolo la malgranda tomba monumento de l’ŝeĥo ; terura, ĉar tie, en ĝiaj kavoj oni kuŝigadis la mortintojn je la pesto ; kaj ĝia arĥitekturo kaj la flaveto blankeco donadis al ĝi la ŝajnon de skeleto. El aliaj flankoj estis videblaj la sablaj montetoj kaj sur ili la tendoj de l’gardistaro, kaj la observantaj la kvarantenon gardistoj en akrakoloraj orientaj vestaĵoj ; kaj en la mezo de l’ebenaĵo estis kvazaŭ sabla konusego, el kiu la muezino anoncadis per laŭta voĉo la grandecon de Dio, matene, vespere kaj nokte.

Ĉiujn ĉi pentraĵojn la leganto trovos en la sekvanta rakonto ; kaj ili montriĝos al li en la ĝusta lumo, ĉar li ekvidos ilin tra homaj larmoj. Kio koncernas min, mi komencis kutimi al mia tendo kaj plaĉis al mi la mallaŭteco de l’sabla stepo kaj la bruado de l’maro, al kies bordoj mi povis iradi, preninte kun mi unu el la kvarantenaj gardistoj.

En l’antaŭvespero de l’Kristnasko (1836 j.), kiam el tiu ĉi trankvila dezerto miaj pensoj forflugis ĝis mia malproksima patrujo kaj al tiuj tagoj, kiujn mi antaŭe pasigadis festenante en la familia rondo, terura fulmotondraĵo, alblovigita per ventego el la maro Ruĝa sur la Mezoteran, ekkrakis dum la nokto kaj verŝiĝis per pluvo da tondroj sur mian