Paĝo:Słowacki - La Patro de Pestuloj, 1905, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mem, ne sentante en si loĝanton, elŝiris kelkajn palisetojn el la sablo kaj per flugilo svingis post mi, montrante al mi sian sinon nigran kaj malplenan : mi forturnis min de tiu ĉi aĵo, kiu havis koron disŝiritan pro mi. Kaj baldaŭ komencis montriĝadi sur la sablo la blankaj lilioj, anoncante, ke mi proksimiĝas al pli fruktodona landaĵo, kaj mi ekpensis ke, turninte la okulojn sur la samajn florojn, Kristo parolis al siaj lernantoj, ke ili ne zorgu pri morgaŭ kaj pri la aferoj de tiu ĉi mondo, rigardante la liliojn, kiujn vestas Dio.

Jen estas la priskribo de l’kvaranteno, kiun mi pasigis sur la dezerto ; multe pli malbonan travivis tiu maljunulo rakontanta siajn malfeliĉojn en la sekvanta poemo. La historio de liaj doloroj ne estas tute elpensita ; ĝin rakontis al mi doktoro Steble, al kiu pro ĝi, kiel ankaŭ pro la pano kaj afableco por mi, mi dankus tie ĉi, se mi scius, ke tiuj ĉi kelkaj esprimoj trovos lin en la dezerto. Sed kio estas por li la rememoro en nekomprenebla lingvo, kaj eldirita per voĉo, kiu apenaŭ tiel vastiĝas, kiel la rondoj sur la akvo post ŝtono en ĝin ĵetita !