Paĝo:Słowacki - La Patro de Pestuloj, 1905, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Demandos: maljunul’! kie filinoj?
Kaj la nubetoj bluaj sur Libano
Demandos pri la filoj, pri l’edzino,
Pri mia infanar’ — enterigita
Jen, sub terura monument’ de l’ŝeĥo. —
Kaj tiel ĉiuj eĥoj min demandos,
Kaj ĉiuj homoj, pri reven’ en sano,
Demandos min. — Mi kion do respondos?!

Mi venis. Tendon mi sur sablo metis.
Kameloj miaj sen bruet’ kuŝiĝis;
L’infano, kiel anĝelet’ pentrita,
Paserojn nutris; la birdetoj manĝis,
Venante preskaŭ al manet’ infana.
Vi vidas en la val’ la rivereton?
De ĝi revenis juna plej knabino,
Kun kruĉ’ sur kapo, rekta kiel kano.
Al fajro venis ŝi kaj per la akvo,
Ridante, iom surgutigis fratojn.
La plej maljuna, — kun okul’ flamanta
Leviĝis, kruĉon kaptis en la manojn,
Kaj diris: l’akvon Dio mem vin pagos,
Mi trinkos kiel hund’, pro l’fajr’ en brusto!
Dirinte, l’akvon el la kruĉ’ eltrinkis
Kaj tuj falegis, kiel palm’ rompita.
Lin savi mi alkuris — tro malfrue.
Fratinoj volis kisi lin malvivan.
Mi, kun freneza krio: « Ne kuraĝu! »
Kadavron kaptis, ĵetis al gardistoj,
Ke prenu lin sur la portilojn ferajn
Kaj enterigu lin ĉe la pestuloj.
De tiu nokt’ doloroplena, oni
Destinis al mi novajn tagojn kvardek.