Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En ĉiuj ŝaktoj sub la tero,
En hejm’ de ĉiu suferant’,
En ĉiuj de la mond’ karceroj —
Eksonu ĉie nia kant’!

Rek.: Hej! laboristaro —
Al la finbatalo,
Leviĝu suferant’ —
Signalon donas nia kant’!

En la fabrikoj, kie muĝas
Spirego de l’ maŝin-gigant’,
En laborejoj, kie suĉas
Oferojn la ekspluatant’ —

Rek.: