Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬRIMARKIGO

Fine ĝi aperis! Sed ĉu ĝi kontentigos ĉies dezirojn kaj pretendojn? Apenaŭ ni kuraĝas esperi tion. Tamen la plimulto trovos en tiu ĉi libreto, kion ĝi sopiris, trovos la vivecon de proletaria batalo, la unuecon de revolucia ideologio, la variecon kaj multnuancecon de l’ temo okupanta unusola niajn animojn, entute, tion kion en tia unueca kaj sennaciiga formo ankoraŭ ne prezentis al ni nek nacilingva prolet-kantaro nek iu ajn kantaro laborist-esperantista.

Kaj la pli-pretendemuloj konsideru ke S.A.T., kvankam evoluinta ĉiudirekten kaj disvastiĝinta ĉiukontinenten, tamen en nuna stato de sia evoluo ankoraŭ ne profunde fiksiĝis en ĉiuj sektoroj kaj regionoj de nia terglobo. Se la alvoko por kunlaboro je ĉi-kantaro ankoraŭ ne penetris en ĉiujn angulojn de la kvin terpartoj, ni konkludu el tio, ke niaj penoj devas ankoraŭ multobliĝi por ke la forta voko trovu ĉiuloke plenvoĉan resonon.