Paĝo:Saĥarov A.A. Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj. Kazano, 1907.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ANĜELO.

(El Lermontov).

En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun'en irado
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.

Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tеnis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincеrо
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.

V. Devjatnin.

АНГЕЛЪ

(Изъ Лермонтова).

По небу полуночи ангелъ летѣлъ,
И тихую пѣсню онъ пелъ
И мѣсяцъ, и звѣзды и тучи толпой
Внимали той пѣснѣ святой.

Онъ пѣлъ о блаженствѣ безгрѣшныхъ духовъ
Подъ кущами райскиxъ садовъ
О Богѣ Великомъ онъ пѣлъ, и хвала
Его непритворна была.

Онъ душу младую въ объятiяхъ несъ
Для мiра печали и слезъ,
И звукъ его пѣсни въ душѣ молодой
Остался—безъ словъ, но живой.

И долго на свѣтѣ томилась она
Желанiемь чуднымъ полна
И звуковъ небесъ замѣнить не могли
Ей скучныя пѣсни земли.