Paĝo:Sade - Historiettes contes et fabliaux, 1926.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel knabinon al belega ĥor-infano de la eklezio de l' apostolestro; oni lin kombis, surmetis har-reton, subjupon kaj ĉiujn tualetojn necesajn por konvinki la sanktan Dian viron. Oni ne povis prunti al li tamen tion, kion estus ja certiginta perfektan similecon kun la sekso anstataŭenda, sed pri tiu detalo tre malmulte zorgis la peristino… “Neniam en sia vivo li metis la manon en tiu loko –komentis tiu ĉi al la kunulino kiu helpis ŝin en la trompaĵo–; sen ia dubo li esploros ekskluzive tion, kion iĝas tiun knabon egala al ĉiuj knabinoj en la universo: ni devas do timi nenion…”.

Tamen la parigistino eraris. Ŝi sendube ne sciis, ke itala kardinalo havas la tuŝo-senton tro multe delikata kaj la gustumadon tro multe rafinita por erari en similaj aferoj; aperas la viktimo, la sacerdoto oferbuĉas ĝin, sed je la unua skuo: –Je sankta Dio! –ekkrias la Dia viro–. Oni trompis min, tiu infano estas knabino, li neniam estis putino! Kaj li tion konstatas… Trovinte tamen neniom tro ĉagrena en tiu aventuro por loĝanto de la sankta urbo, Lia Kardinala Moŝto ne haltas sur sia vojo kaj diras eble kiel tiu kamparano al kiu oni servus trufojn anstataŭ terpomoj: “Oni min trompu ĉiam tiel!”. Sed