Paĝo:San Millán - Mia Poezio, 1932.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Sed l’ anĝeleto al Estaĵ’ Supera
ja petos, ke mi , nun tre senespera,
forlasu jam la vivon neutilan,
por ĝui kun ŝi belan Regnon brilan
en la eterna vivo, sole vera !


LA ILUZIO KAJ LA TEMPO


Freŝa, paca, naiva kaj alloga,
bela, gaja kaj sana, la knabino,
ĉirkaŭite de klara, verda lumo…
Kio estas al ŝi l’ Antaŭdestino?

Ludas ŝi en ĝardeno flora, bela,
kie regas senĉese la Printempo ;
nek sufer’ kaj bezon’ al ŝi anoncas
la rapidan kuradon de la Tempo.

Ŝi pri la maljunec’ neniam pensis ;
ŝi ne scias pri timo kaj doloro ;
ŝi nek ĝemis, nek plendis, kaj neniam
malsekigis okulojn ŝiajn ploro.

Scias ŝi pri boneco kaj feliĉo,
kaj ŝi oron promesas, povon, amon,
sanon, longan vivadon, trankvilecon,
dum la viv’, kaj postmorte la glorfamon.