Paĝo:San Millán - Mia Poezio, 1932.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ŜIPOPEREO

Forkuru malĝojiga rememoro
de malproksima jam juneco mia ;
ripozu mia dolorata koro !
Sed ne, ĉar restas kun doloro tia
la sola rememoro poezia !

Ĝi estas rememor’ pri idilio,
pri mia sola granda iluzio,
belega forkurinta realeco !
La idili’ fariĝis elegio
kaj maljunigis min en la juneco.

Min vundas kial rememor’ kruele ?
Vi kial montras vin sufer’ interna ?
Mi kial min turmentas mem sencele ?
Ha ! Tiam brilis la feliĉo hele,
kaj al mi ŝajnis estos ĝi eterna.

Animon mian feliĉigis amo,
sed la plej pura, ĉasta, la plej forta,
kaj la plej arda kaj pasia flamo.
Sed ve al mi, malgaja, malbonsorta !
Finiĝis tio per terura dramo !