Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi forpelis ĝin el la memoro,
ne ankoraŭ tiam divenante,
ke mi iam sekvos saman vojon
kaj ne sangos por ĝi mia koro.

Tiam ankaŭ mi apenaŭ sciis,
ke alvenos noktoj sen la dormo
kaj la tagoj plenaj je la nubo,
plenaj je doloro kaj sen fido,
ke esperon sekvos ĉiam dubo
kaj ĥimeroj de plej stranga formo
ke min persekutos kun ekrido.

Do mi ne bedaŭras tiun ŝanĝon.
Iru nur aliaj sur la vojo
glata, bela, simpla, oportuna!
Min allogas ĉiam nur la baro,
kiu staras antaŭ mondo suna
kaj sur tiu baro kun la ĝojo
mi batalos gaje por idaro.

Aperis en Bohema Revuo Esperantista
en februaro 1911.
[Ornamaĵo mankas]