Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Oni devas nur ĝin lasi ĝermi,
ne timigi ĝin kaj ne forpeli;
ĝi ja estas delikata semo
kaj precipe kontraŭ dolorĝemo
oni devas forte koron fermi.

Ho, mi pensas, ke en mia koro
dormas ankaŭ iom da feliĉo,
ke la ĝermo estas tute viva,
ke doloro estis nur fiktiva
kaj senbaza ĉiu mia ploro.

Mi promesas al Vi, Sinjorino,
ke mi flegos tiun mian semon,
ke mi pereigos tiun vermon,
mordaĉantan delikatan ĝermon
ĝis al tuta ĝia elimino.

Mi promesas ankaŭ sen fanfaro,
ke en tuta mia posta vivo
mi la vorton »Desper’« ne eldiros
kaj neniam ankaŭ mi deziros,
ke la vort’ paradu en vortaro.

12./I. 1911
[Ornamaĵo mankas]