Saltu al enhavo

Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
— sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Ec se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo —
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

18./X.