etologio, instruante ke la homo estas socia besto, kies konduto obeas la principojn, laŭ kiuj la rilatoj de unu individuo al la alia de la sama specio[1] estas regulataj. La fakto, ke gregomamuloj kiaj la antilopoj aŭ ke koloniobirdoj kiaj la ŝternoj restas kune, sekvas de la emo de ĉiu individuo serĉi alian de sia specio kaj sekvi aŭ akompani ĝin. La daŭra kunrestado estas efektivigata kaj faciligata de la speciaj krioj kaj de speciaj rekoniloj. La hela ĉirkaŭvosta parto ĉe multaj antilopoj servas kiel transdistanca kontaktilo kaj simile funkcias ĉe multaj anasoj kontrasta rektangulo sur la etenditaj flugiloj. Tiaj vidaj rimedoj, kaj simile aŭdaj kontaktiloj, pli-malpli devigas unu individuon sekvi alian. Speciale alarmkrioj havas fortegan nekontraŭstareblan influon sur la samspecianoj.
La principo, kiu regas tiajn reakciojn de unu individuo al alia MacDougall (1931) nomis „sympathetic induction”, simpatia influado. Ia krio, gesto, ago aŭ eĉ odoro vekas en la samspeciano la saman animstaton en kiu la iniciatinto estadis dum ĝia prezentiĝo. Tiu ĉi induktita animstato kaŭzas la saman agon.
Laŭ tiu procedo ankaŭ la homoj nerezistipovaj ekz. sekvas procesion sur la strato, kune aplaŭdadas post koncertoj aŭ are reakcias je certaj agoj de kelkaj. Kiom infekte efikas oscedado, ridado, fajfado, plorado, panika disirado kaj eĉ krima farado, oni bone scias. Ofte tute ne temas pri nura imitado, sed vere pri influiĝado. La homo do facile obeas la ordonon de sia instinkta inklinaro.
Returnante al nia elirpunkto, ni nun povas konstati ke la homo ekz. vidante ke leono en zoologia ĝardeno tien kaj reen iradas post la krado kun mallevita kapo, inklinas eksenti kompaton kaj ekpensi: „Kiom lacanime kaj malgaje tiu mallibera besto pendigas sian kapon!” Li ne scias ke objektiva observado en la sovaĝejo montras al ni la leonojn, precize egale irantaj kun mallevita kapo; tia estas ja la natura staturo de la bestoreĝa moŝto. La homo pravus, se anstataŭ la leono kunhomo iradus kapkline. Li do transportis sian instinktan inklinon, destinitan por kunhomo, al besto. Malprave!
Tiaj transportoj trans la interspeciaj limoj povas konduki al miskomprenoj kaj miskonduto. Portielje (1938) rakontas ke inter mandriloj (genro Mandrillus el la pavianoj) kaj la aliaj pavianoj ofte okazas kvereloj sekve de tia „miskompreno”. Ĉiuj pavianoj nome montras sian furiozon kaj batalintencon, malkaŝante sian dentaron. Tiel ili minacas (senintence) per siaj armiloj. La genro de la mandriloj krome posedas mienon pri bona humoro, per kiu ili montras afablan sintenon al aliaj
individuoj. Ĝi konsistas en pli delikata maniero de malkaŝado de la
- ↑ Imitante Støp-Bowitz, mi uzas „specio” en la biologia senco de „speco”.