ni povas konstati ke ili vide kaj aŭde rigardas la mondon diverse. La ŝranko el kiu la mastro prenas sian ĉapelon, ludas rolon nur por la hundo, dum la korbeto en kiu troviĝas la fruktoj, interesas la papagon.
Por la hundo la dormkorbo, la kanapo, la forno ktp. estas sentotuŝaj elementoj de ĝia mondo, por la papago la kaĝo, la dorsapogiloj de la seĝoj, sur kiuj ĝi povas sidi, ktp. Simile kiel la homoj, la bestoj havas sian subjektivan mondon, ĉu herede difinitan, ĉu laŭsperte.
Sed eĉ unu sama individuo povas vidi sian mondon malsimila en diversaj momentoj. Tio ne nur validas por la homo, kiu hodiaŭ malbenas sian mondon kaj morgaŭ benas ĝin. Ankaŭ la bestoj diverse reagas al sama mondo laŭ la cirkonstancoj. Von Uexküll (1934) mencias diversan konduton de paguro (Eupagurus bernardus) kontraŭ aktinio (Adamsia palliata). La paguro estas kankro kiu loĝas en malplena konko de ia marheliko, sur kiun ĝi metas unu-du ekzemplerojn de iaj aktiniospecioj. Tiuj ĉi du bestoj simbioze rilatas unu al la alia: la paguro profitas la ŝirmon de la knidoblastoj (bruligaj organetoj) en la haŭto de la aktinio. Aliflanke la aktinio profitas la apudecon de la paguro: ĝi kaptas la nutraĵerojn disĵetatajn.
Se oni metas paguron, kiu ne havas sur sia konko aktiniojn, kun aktinio en la saman akvujon, ne daŭras longe ĝis la paguro transmetas per siaj preniloj la aktinion sur sian konkon. Se oni faras la samon al paguro, antaŭe prirabita je sia konko, la paguro montras alian konduton. Ĝi klopodas kaŝi sian nudan abdomenon en la korpon de la aktinio, sed vane, kompreneble. Fine, metinte malsategan paguron kun aktinio en la saman basenon, oni vidas ke la kankro atakas la aktinion kaj klopodas manĝi pecojn de ĝia korpo.
El tiuj eksperimentoj oni povas konkludi ke la inklino kaj la konduto de iu besto antaŭ la sama objekto diferencas laŭ internaj cirkonstancoj de la besto. Ĉu oni nomas tiujn cirkonstancojn humoro, animstato aŭ fiziologiaj kondiĉoj, tio ne influas la fakton konstatitan.
La observoj faritaj ĉe bestoj montras al ni klare ke ne la tuta mondo, perceptata per la sentorganoj, determinas la konduton, sed nur kelkaj stimuloj el ĝi. La elekto de tiuj stimuloj ofte okazas sekve de antaŭaj spertoj, sed plejofte laŭ certaj skemoj kiuj estas herede fiksitaj.
Krätzig (1940) pruvis ke kokinoj alarmas ne nur kiam ili vidas akcipitron fluganta super ili, sed ankaŭ kiam kartona akcipitra silueto moviĝas super ili. Eĉ oni povas senigi la modelon je ĉiaj realecaj karakterizaĵoj, se oni nur konservas la flankajn pintojn, mallongan antaŭaĵon kaj longan postaĵon. Maŝine elkovitaj kokinoj same montras tiun reakcion. Malmultaj karakteraĵoj de la modelo sufiĉas por elvoki la heredan respondon: alarmkrii kaj kaŭri inter la vegetaĵoj. Inter tiuj ecoj unu koncernas la movon: se oni movas la modelon tra la ĉielo kun la longa