Paĝo:Scienca Revuo - Marto 1949.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por ĉiu el la du starpunktoj en ĉiu el la du problemoj. Ĉi tiuj nombroj servos kiel kriterio por prijuĝi la rezultojn de diversaj procedosistemoj.

Klarigo pri la tabelo: De supre sin sekvas: la nombroj indikantaj la kazotipon; la distribuo de la 81 voĉoj inter la 8 alternativaj sinsekvoj ah; la el tio rezultanta distribuo de la voĉoj inter la du alternativaj starpunktoj en ĉiu el la du problemoj; por ĉiu kazo du alternativaj perfektaj reprezentadoj fare de ne pli ol tri el la kvar kandidatoj — la nombroj montras kiom da voĉoj havu ĉiu el ili. Post tio sekvas trimembra reprezentantaro (), elektita tiamaniere, ke oni eliminas unue tiun kandidaton kiu akiris plej malmulte da voĉoj kiel numero unu (en ĉiuj kazoj: ); tiuj voĉoj transiras al la numeroj du. La rezulto estas, ke la kandidatoj , , kaj tiel akiris la montritajn nombrojn da voĉoj, kiuj estu iliaj nombroj da voĉoj, aŭ pli ĝuste, la pezoj de iliaj voĉoj, en la „parlamento”. En la lasta kolono mi aldonis la kazon de egala nombro da voĉoj por ĉiu parlamentano.

Super ĉi tiuj nombroj troviĝas la sinsekvoj , , kaj . Ili indikas, ke, daŭrigante la eliminadon de kandidatoj en la sama maniero, tiu eliminado okazus laŭ la inverso de la montritaj sinsekvoj. Tio do signifas, ke, se tiu sinsekvo estas , kaj se tiu 81-membra komuno devus esti reprezentata de unu reprezentanto, tiu estus, laŭ ĉi tiu sistemo, , se de du, tiuj estus kaj , kaj se de tri, , , kaj .

Post la distribuo de la voĉoj inter la kvar starpunktoj. Ni vidas, ke tre ofte efektivaj plimultoj fariĝas malplimultoj, kaj inverse. Oni povas esperi, ke estus malpli bone, se la nombro da reprezentantoj estus pli granda (kompreneble tiam ankaŭ la nombro de la aktualaj problemoj kaj de la starpunktoj estus (multe) pli granda), sed estas nenia garantio ke tiuokaze rezultus sufiĉe taŭga kaj ĝusta reprezento, kvankam sen ia dubo ĝi estus multe pli taŭga kaj bona, ol la reprezentoj, kiuj rezultas el la diversaj nun praktikataj sistemoj.

Post la trimembra parlamento sekvas ankoraŭ la dumembra. Pri ĝi validas la samaj rimarkoj.

Post tio sekvas:

1e. la sinsekvo de prefero derivebla el la distribuo de la voĉoj inter la du alternativaj starpunktoj en la du problemoj, ĉe kio mi supozis egalan gravecon de la du problemoj, kaj simple sumigis, ekzemple por la kazo jene: , , , .

2e. La sinsekvo de la plej malmultaj kontraŭdiroj, kiu samtempe estas tiu, kiu rezultas per la jam priparolita sistemo de unupoa eliminado;