Paĝo:Seippel - Adèle Kamm, 1914, De Saussure.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

almenaù interconsentis, neniam disighi unu de la alia. Tiun promeson ili plenumis. Rey estis vundata, caj Kamm, anstataù secvi la forflugantaron, restis apud li. Ambaù farighis captitoj, caj tio savis al ili la vivon, char tuta roto ilia pereis pro frosto, malsato aù batoj de la Cozacoj. Post cvinjara mallibereco en Riga, cie ili estis devigataj perforte labori en la haveno, la Vaùdana capitano caj la Glarusana serghento, chiam nedisigeblaj, revenis hejmen cune caj sin instalis en Laùzano. Kamm achetis la Hotelon de l’Stelo, ciu per lia inteligenta administrado prosperadis caj farighis Hotelo de l’Granda Ponto, plej multclienta en Laùzano. Je lia morto postlasis li la hotelon al siaj tri infanoj, du filoj caj unu filino. Dum celca tempo chiuj tri sin ocupis cune pri tiu entrepreno. El patra flanco Adèle Kamm originis de unu el tiuj honestaj hotelestraj familioj, personoj laboremaj caj spertaj, ciajn oni trovas multajn en Svislando. Ni constatos, ce shi heredis celcajn el iliajn practicaj cvalitoj.

Pli ol unu Laùzanano ancoraù memoras pri shia patro, Henri Kamm, homo tute honesta caj bonanima, ci uchiam conservis la ghentilajn manierojn de la pasinta tempo. Li havis veran