Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Sendependa bulteno

Informoj pri virina agado

Numero 15

Aŭgusto 1987


Vira feministo?

Ĉu la termino “feministo” estas vira aŭ ina? Jen interesa demando. Neniam aperas en SkE la formo “feministino” - supozeble ĉar oni supozas, ke feministo estas nepre ino. Sed oni devus rimarki, ke pluraj el la plej aktivaj kunlaborantoj en SkE estas viroj. Kial do viroj estu feministoj?

Mi ne povas respondi por la aliaj viraj kunlaborantoj; sed mi ja povas klarigi mian propran sintenon. Mi estas feministo ĉar mi kredas, ke la homaro NE estas dikotome disigita en du netajn grupojn laŭ sekso, sed ke sekso estas nur unu el multaj distingiloj, per kiuj oni povas priskribi individuon.

Jes, mi estas viro - nome, mi portas barbon (kaj plurajn aliajn alpendaĵojn, kiuj ne kutime troviĝas ĉe ina korpo!) Mia voĉo estas malalttona, mia brusto relative senmama kaj kirlhara, kaj miaj brakaj muskoloj - kvankam ne tre imponaj - estas pli virecaj, ol inecaj. Kaj mia pasporto nomas min viro. Do viro mi estas.

Sed ĉu nur tiuj eksteraĵoj difinas virecon, aŭ ĉu ĝi estas koncepto pli subtila? Ĉu ekzemple mi pensadas laŭ vira maniero? Ĉu la evidentaj biologiaj apartaĵoj diktas ankaŭ mian psikologion? Ĉu mia kapablo kovi spermon, sed ne feton, disigas min de la inoj - eĉ se mi neniam ludas rolon; en la naskigo de beboj?