Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

menciita laboremo pli ol pro beleco) edziniĝi al pli bonstata homo, kaj tiel ŝanĝi sian situacion.

Tio kondukas nin al la tre interesa temo de la geedziĝo. Ankaŭ ĝi havis ĉefe ekonomian signifon. Ĝis la dudekaj jaroj de ĉi tiu jarcento ĝi estis antaŭaranĝita aŭ almenaŭ subtenata de ambaŭ familioj.

La ĉefa ideo estis ke viro kaj virino kiuj ekloĝas kune devas disponi pri la ebleco vivi. Se unu el la du partneroj ne disponis pri tio, simple li aŭ ŝi ne estis konsiderebla.

Principe la viro devis provizi la kultiveblan grundon kaj la domon, dum la virino devis antaŭprovizi ĉion, kion oni bezonos en la hejmo (littukoj, mantukoj, kuirejaj iloj ktp.) de la geedziĝo ĝis la morto. Memoru ke oni principe ne aĉetis.

Nun vi eble povas kompreni kial simple ne eblis (krom en vere esceptaj kazoj) geedziĝi inter malsamriĉaj partneroj. Ĉu vi edziniĝus al iu, se tio devigus vin rezigni pri via universitata diplomo, forlasi vian nunan postenon kiel instruistino kaj labori kiel purigistino?

Senkonkluda fino

Eble tio donis al vi ideon pri la tiama vivo kaj eble tio ankaŭ tedis vin. Ĉiukaze tio okazis ĝis antaŭ 50 jaroj en Italujo, kaj mi mem vidis homojn kiuj en sia juneco vivis tian vivon. Se foje vi volas pliajn detalojn mi pretas enŝalti mian memoron.