Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 2

Aprilo 1980

Sendependa novaĵletero

KIO KAJ EGALECO?

De kelkaj legantoj kaj interesatoj venis malaprobaj reagoj, ne al la enhavo de la "nula numero" de SkE, sed al ĝia titolo, pli precize ties unua vorto. Tiuj reagantoj evidente atribuis al la vorto "sekso" sencon vaste rekoneblan - ĉefe pro la internacia uziĝo de la parenca vorto sex (kredeble laŭ la angla) - sed ne ortodokse esperantan.

Oni de tempo al tempo aŭdas frazojn kiel "La filmoj nuntempe estas plenaj je sekso kaj perforto", aŭ "Tiu libro enhavas multe da sekso", aŭ eĉ "Ili enlitiĝis kaj ĝuis sekson". Ĉu tiuj vortuzoj estas bonaj?

Plena Ilustrita Vortaro donas al la vorto sekso kvar difinojn: "1 Korpa k fiziologia ecaro, karakterizanta la unuopajn individuojn de vegetala aŭ animala specio kiel virajn aŭ virinajn, k ebliganta, ke ili kune reproduktu k konservu la specion... 2 La organo, ĉe kiu evidentiĝas tiu diferenco. 3 Tutaĵo de la homoj, apartenantaj al la sama sekso... 4 (arkaike) Genro." Laŭ tiuj difinoj, la cititaj frazoj fariĝas sensencaj.

Ĉu la frazoj estas tradukeblaj al bona Esperanto? Kompreneble, ke jes. Pri artverko, kiu ekscitas seksajn pasiojn (aŭ ja la seksorganojn de la ĝuantoj), oni diru, ke ĝi estas lasciva, pornografia aŭ sekse stimula - laŭ onia gusto kaj morala starpunkto. Pri agado per la seksorganoj ekzistas en Esperanto multaj terminoj, eĉ se ne mencii metaforojn, en kaj ekster PIV, kun diversaj signifoj kaj sub-