Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taraj kaj ne-registaraj organizaĵoj. Al tiu lasta kategorio apartenas UEA, kiu estos reprezentata de Eliza Kohlet, antaŭa membro de la Komisiono pri Virina Agado.

La Konferenco ekzamenos la efektivan progreson kaj la renkontitajn obstaklojn rilate plenumon de la Universala Agadplano akceptita en 1975. Ĝi ankaŭ projektos agadplanon por la venontaj kvin jaroj, kiu specife emfazos la kampojn de laboro, sano kaj edukado. Fine, ĝi studos la efikon de apartismo (apartheid) sur virinojn en suda Afriko, kaj proponos rimedojn por helpi ilin.

Jam okazis serio da pretigaj regionaj kunvenoj, por ekzameni la problemojn de virinoj en ĉiuj partoj de la mondo kaj por proponi programojn por la dua duono de la Jardeko.

Ĝenerala Sekretario de la Konferenco estas Lucille Mair el Jamaiko, kiu antaŭe estis jamaika ambasadoro al Kubo kaj reprezentis sian landon ĉe multaj UN-konferencoj, inkluzive la Universalan Konferencon de la Internacia Jaro de la Virino, kiu okazis en Meksiko en 1975. Unu el ŝiaj taskoj kiel Ĝenerala Sekretario estas starigi sekretariaton por prepari por la Konferenco.