Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LASTMINUTE

NOVAĴOJ EL JAPANUJO

Dum la pretigo de ĉi tiu numero de la novaĵletero, alvenis ekspresa letero el Japanujo. Ĝi petas permeson eldoni japanlingvan version de SkE. La letero venis de du 30-jaraĝaj japaninoj: Yamakawa Setsuko, kiu estas mezlerneja instruisto de la angla, kaj Hukunaga Makiko, kiu estas redaktoro ĉe eldonejo de infanaj libroj.

Ili skribis, ke la provnumero de SkE impresis ilin kiel unika ĉar ĝi estas kaj efika komunikilo por la virina movado kaj utila prezentilo de Esperanto. Ili volas uzi SkE por ebligi internacian agadon de ne-esperantistinoj pere de Esperanto. Tio samtempe montrus la valoron de la lingvo.

Laŭ ili: "Ni kredas, ke la enhavo de Sekso kaj Egaleco pruviĝos interesa kaj instrua ankaŭ al japanaj ne-esperantistinoj, kiuj okupiĝas pri la problemo de seksa diskriminacio. La japana gazetaro, inkluzive de diversaj gazetoj pri virinaj problemoj, informas tre malmulte pri eksterlandaj situacioj escepte de la virino-liberiga movado en Usono. Sekso kaj Egaleco, en japana traduko, prezentos pli larĝan perspektivon al japanaj ne-esperantistinoj.

"Ni esperantigos kaj sendos al vi opiniojn de japanaj ne-esperantistinoj por ebligi al ili partopreni en internacia diskutado. Tio certe helpos al pliriĉigo de la originala Sekso kaj Egaleco."

Yamakawa kaj Hukunaga jam komencis prepari sian provnumeron, kiun ili intencas disdoni senpage. La postajn numerojn ili vendos je kostoprezo, senprofite. Krom tradukojn el nia esperanta versio, la japana eldono enhavos raportojn pri la reago de japanaj legantoj. Ne aperos tiuj artikoloj, kiuj koncernas nur esperantistojn, kvankam oni ja tradukos interalie la diskuton pri la pronoma demando, kun la necesaj klarigoj por ne-esperantistoj.

Jen neatendita defio por nia nova letero! Certe la kontribuo de japanaj ne-esperantistoj multon faros por riĉigi la enha-


- 3 -