Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 6

Aprilo 1981

Sendependa

novaĵletero

SEMAJNFINO PRI VIRINA AGADO

Dum la semajnfino de la 28a de februaro ĝis la 1-a de marto, la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam estis "invadita" de dek tri virinoj el diversaj landoj. La "invado" estis organizita de la Komisiono pri Virina Agado (KVA), kaj ĝia celo estis kunsidi por plani la virinan agadon en la Esperanto-movado: ĝian direkton kaj manierojn realigi ĝin. Ĉeestis virinoj el Belgujo, Bulgarujo, Francujo, FR Germanujo, Nederlando kaj Svedujo.

Dum la unua tago la elirpunkto de la diskutado estis kelkaj paragrafoj el la UN-Agadprogramo por la dua duono de la Jardeko por Virinoj, kiu estis akceptita dum la UN-konferenco en Kopenhago pasintjare. La rekomendoj kiujn oni celos realigi temas pri la pozitiva prezento de virinoj kaj virinaj interesoj; la forigo de antaŭjuĝoj kaj tradicia sinteno (stereotipaj roloj kaj karaktero de viroj kaj virinoj); kuraĝigo al virinoj partopreni en difinita agado (en nia kazo, Esperanto-agado); kaj helpo al virinoj akiri memfidon por ke ili agadu.

Dum la dua tago oni diskutis kelkajn projektojn kun tiuj celoj. Oni kompilis liston de virinoj, el la landaj kaj fakaj asocio kiuj eventuale en siaj landoj povas helpi al ni por plivastigo de niaj ideoj. Ankaŭ la kunlaboro en nacilingvaj virinaj organizaĵoj povos eble malfermi al ni novajn rondojn. La tasko de la virinoj en tiu reto de kunlaborantoj estos celi al realigo de la supraj punktoj en siaj landoj. Praktike do,