Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 1

Jan. 1980

Sendependa novaĵletero

Venis ĝenerale pozitiva reago al la provnumero de ĉi tiu novaĵletero. Multaj Esperanto-revuoj anoncis la ekaperon de SkE - interalie raportis la gazeto Heroldo kaj Radio Zagreb. Tio nun portas konstateblajn sekvojn en la formo de petoj pri la provnumero (kiu nun pli-malpli elĉerpiĝis) kaj abonoj.

Kiel oni atendus inter esperantistoj, la plej viglan reagon vekis la artikolo pri komunseksa pronomo. Efektive mi rapide atingas la konkludon, ke oni facile povus eldoni tutan revuon nur pri tiu temo, Mankas spaco en ĉi tiu numero por aperigi ĉiujn leterojn, do pliaj sekvos en venontaj monatoj.

Kaj, kiam temas pri spaco: ni ne disponas tro en SkE. Sed mi ne povas plenkore bedaŭri tion, ke foje la paĝoj donas impreson, ke ni apenaŭ sukcesis enŝtopi ĉion direndan. Tio montras, ke ni jam ricevis tre riĉan kaj enhavoplenan reagon de la legantoj. Tio bone aŭguru por la estonteco!

Ne postulas multan atenton por rimarki, ke la tajpaĵo estas iom pli granda ĉi-foje ol en la provnumero. Por kompensi tion, ni aldonis kvar paĝojn. Estis evidente, ke pasintfoje ni tro malgrandigis la tekston. Espereble ni nun trovis la taŭgan proporcion. Se ne, vi povas atendi plian serĉadon! La kunmetado de SkE estas iugrade eksperimenta kaj por mi kaj por Dermod Quirke, kiu presas ĝin. Do ne tro konsterniĝu, se dum serĉo por la ĝusta formulo, la eksperimentantoj foje atingos iujn neatenditajn rezultojn.

SkE estas tajpita kaj provlegita plejparte de unu homo. Tio ne estas ideala aranĝo, kiel vi povis konstati el multaj tajperaroj en la provnumero, Ekzistas nur unu solvo por tiu problemo: pli da kunlaborantoj. Ĉu troviĝas - en lando, kiu havas bonajn poŝtajn