Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al nekontentiga vivmaniero, nome al tiu en kiu ŝi devas "projekcii" sin kaj siajn ideojn pere de aliaj, kutime de siaj edzo kaj infanoj.

Feministoj provas enmerkatigi novan tipon de infanlibro: libroj en kiuj ne plu aperas strikte difinitaj seksaj roloj. La nederlanda lingvo prave nomas infanon "ĝi". "Ĝi" naskiĝas, "ĝi" vivas kaj "ĝi" mortas. La infano (ankoraŭ) ne disponas elekteblecojn pri siaj naskiĝo kaj morto, sed koncerne la vivon, ĝi devus ricevi ilin senlime. La infano, kaj poste la junulo, devas scii, kiuj vojoj estas irindaj por veni al kontentiga ekzisto. Ambaŭ seksoj devus esti instigataj esplori ĉiujn eblecojn.

Kion feministoj volonte vidus en infanlibroj? Knabinojn, kiuj montras kuraĝon kaj ambicion. Knabojn, kiuj ne bezonas kaŝi siajn emociojn. Knabinojn kaj patrinojn, kiuj solvas problemojn sen la helpo de knaboj kaj patroj; knabinojn, kiuj perlaboras monon; virinojn, kiuj havas potencon super aliaj, sed ne nur en la roloj de instruistino aŭ flegistino; knabinojn, kiuj funkciigas maŝinojn, ktp, ktp ...

Devus fariĝi tute normala ĉiutaga afero, ke ekzistas kaj viraj kaj virinaj inĝenieroj, scienculoj, astronaŭtoj ktp. Specialan atenton oni devas doni al tio, ke honesta, amike reciproka respekto kaj plena konfido inter knaboj kaj knabinoj estas eblaj. Al infanoj oni devas montri la realecon, ĉar la plimulto el ni ne plu loĝas en bienoj kaj vilaĝoj, sed plejparte en (antaŭ)urboj kun ties problemoj. Montru al ili virojn kaj virinojn, kiuj opinias sin plej feliĉaj pro kariero aŭ studado kaj pro tio decidas vivi sen edz(in)o. Aŭ geedzojn, kiuj konscie elektas vivon sen infanoj; aŭ unuopulojn, kiuj tamen decidas naski.

Devus aperi en la libroj eksedziĝintaj viroj kaj virinoj, kiuj ne nepre estas malfeliĉaj, aŭ malfeliĉigas siajn infanojn, pro tiu elekto. Tio ĉi donos al infanoj pli realan bildon de la vivo kaj multe malpliigos la ŝokon, kiun povus kaŭzi renkonto kun la vero.

La eldonista mondo konsterniĝis, kiam venis protestoj kontraŭ la seksismo en infanlibroj. Ĝia ĝenerala reago estis bonvola, kaj ĝi konsentis, ke ĝis nun la problemo ne estis agnoskita. Kelkaj tro ekstremaj eldonaĵoj estas ne plu represotaj, ekz. eldonejo Hallmark decidis ne plu represi la infanlibretojn What girls can be ("Kio knabinoj povas fariĝi"). Komenciĝis malfacila periodo por tiu industrio de 140 milionoj da dolaroj. Aŭdiĝis plendoj: "Ni ĵus konsentis ŝanĝi la prezenton de la negroj, kaj nun ni devas denove komenci la tutan aferon pri la virinoj".

Artikolo el la nederlanda revuo Opzij,

tradukita de Cobi Pothuizen.


- 24 -