Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

FRATINA SALUTO EL OKSFORDO

El Britujo, kie virinoj teorie kaj leĝe ĝuas karieran egalrajtecon kun viroj, kaj eĉ fakte ĝuas almenaŭ relative altan nivelon de emancipiĝo; el Oksfordo, en kies mondfama universitato multaj britaj klerulinoj ne asertas per sloganoj, sed konstante pruvas per atingoj la kapablojn de virinaj intelektoj, kaj kie stabanino de mia propra kolegio estas Nobel-premiitino; el mia propra dometo, kie mi sendepende subtenas min kiel profesia verkistino, mi salutas la iniciaton de novaĵletero pri virina agado. Mi fratine salutas ĉiujn legantinojn, sed precipe tiujn, kiujn ankoraŭ oni traktas kiel malsuperajn estaĵojn, aŭ kiuj ankoraŭ suferas pro la grandparte nekonsciaj kruelaĵoj de patriarkaj socioj.

Mi aldonas kelkajn miajn iom disajn pensojn, kiuj eble stimulos pensadon en aliaj.

Kiam ni protestas, ĉar milionoj da virinoj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe en la hejmo, ni memoru, ke ankaŭ milionoj da viroj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe ekster la hejmo. Estas por ni virinoj facile forgesi, ke ankaŭ viroj suferas. Ĉiu homo deziru, ke laŭeble la suferoj de ĉiuj aliaj homoj malpliiĝu. Maljusteco kreas malamon kaj malestimon; ni celu justecon, sed ĉefe ĉar justeco ebligas pli altkvalitajn amon kaj amikecon.

La divido inter viroj kaj virinoj ne ĉiam estas la plej grava. En multaj situacioj pli gravas, ekzemple, la divido inter la egoisme plezuravidegaj brutoj, la neŭrozaj kaj neŭrozigaj puritanoj, kaj tiuj, kiuj iel elpensis ian sane moderan sintenon; inter la sciamantoj kaj la filistroj aŭ eĉ obskurantistoj; inter la opresemaj potencaviduloj, kaj tiuj, kiuj amas liberon, ne nur por si mem; inter ekstravertitoj kaj introvertitoj; inter maljunaj kaj junaj, riĉaj kaj malriĉaj, esperemaj kaj defetismaj, homaranecaj kaj


- 3 -