Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 5

Januaro 1981

Sendependa novaĵletero

KONVENCIO PRI VIRINAJ RAJTOJ

Ni ĉiuj scias pri la ekzisto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en kiu staras interalie: "Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso..." (artikolo 2). Sed tamen en la 8a de decembro 1979 la Ĝenerala Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la "Konvencion pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj" (rezolucio n-ro 34/180). Cent tridek landoj estis por, dek sin detenis kaj neniu voĉdonis kontraŭ.

Oni povus sin demandi kial necesas aparta konvencio por virinoj. Ĉu ili ne jam estas parto de la homaro kies rajtoj estis anoncitaj per la Universala Deklaracio? Respondon oni trovas en la Konvencio mem, kie staras, ke malgraŭ diversaj deklaroj pri egaleco, ekzistas grandskala diskriminacio kontraŭ virinoj. En kiuj terenoj? Tion oni povas konkludi rigardante al tiuj menciitaj en la Konvencio. Ili estas la jenaj:

Kulturo: klopodo elimini antaŭjuĝojn kaj stereotipajn rolojn de virinoj; agnosko de la patrineco kiel socia funkcio kaj agnosko de la egala respondeco de ambaŭ gepatroj pri siaj infanoj.

Politiko: rajto elekti kaj esti elektita; partopreno en la politika vivo kaj influo en politikaj decidoj de la registaro; egala traktado en ĉiuj aferoj kiuj rilatas al ŝanĝo de nacieco.

Edukado: egala rajto de edukado en ĉiuj fakoj ĉe sama nivelo kiel viroj; egala rajto studi por ĉiuj profesioj; elimino de