Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stereotipaj konceptoj pri viroj kaj virinoj el lernolibroj.

Laboro: egalaj ŝancoj dum la kandidatiĝo al laboro; libereco elekti laboron; egalaj promociado kaj trejnado dum la laboro; egala profito de diversaj sociaj asekuroj kaj pensioj; forigo de diskriminacio pro edziniĝo aŭ patrineco; kresko en la nombro de infan-prizorgejoj por ebligi al ambaŭ gepatroj partopreni en la publika vivo.

Sano: egala aliro al san-servoj inkluzive de familio-planado; se necesas, senpaga prizorgo dum gravedeco, nasko kaj la postnaska periodo,

Financo: egalaj rajtoj je familiaj subvencioj, bankaj pruntoj kaj hipotekoj.

Agrikulturo: aparta artikolo estas dediĉita al la rajtoj de virinoj en la kamparo, sed, ĉar ili estas samaj kiel la ĝeneralaj, ne indas ilin aparte listigi,

Juro: forigo de ĉiuj apartaj limigoj je la partopreno de virinoj en ĉiuj stadioj de la jura procedo; egalaj rajtoj de laboro en ĉiu rango de la jura profesio.

Edziniĝo: egalaj rajtoj al viroj geedziĝi kaj libere elekti la partneron; egalaj respondeco kaj rajtoj reteni la infanojn post divorco; oficiala minimuma aĝo por geedziĝo; deviga registrado de geedziĝoj.

La efektiva plenumo de tiu Konvencio fare de la landoj, kiuj ĝin ratifis, estos kontrolata de komisiono elektita el reprezentantoj el ĉiuj ratifintaj landoj. La komisiono raportos al la Ĝenerala Kunveno de UN, kaj krome estos specialaj instancoj por certigi la efektivigon de la Konvencio.

La Konvencio iĝos deviga 30 tagojn post sia ratifo fare de 20 ŝtatoj, laŭ la jena procedo: unue la registara partio ĝin subskribas, sed ĝi iĝos deviga nur se ankaŭ la landa parlamento ĝin subtenos. Tiam la registaro rajtos ĝin ratifi. Ĝis


Ni laboras

POR PRODUKTI NUMERON DE SkE, PRUVU AL NI, KE TIU LABORO VALORAS!

SE VIA ABONO FINIĜAS PER ĈI TIU NUMERO, REABONU!