Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 3

Julio 1980

性と平等

Ni havas du surprizojn por vi en ĉi tiu numero de SkE. La unuan vi verŝajne jam rimarkis - efektive vi eble supozis, ke vi iel ricevis la malĝustan revuon. Sed ne; ni simple decidis montri al vi la kapon de la japana versio de nia provnumero. Kiel vi povas mem juĝi, ilia eldono aspektas tre bele, eĉ, ni devas konfesi, pli bele ol ia originalo.

La japanlingva SkE, kiel ni klarigis en nia lasta numero, konsistos el tradukoj el la Esperanta versio kun raportoj pri la reagoj de japanaj legantoj. La provnumero, kiu estis presita en majo en 500 ekzempleroj, estis sendita al japanaj gazetoj en kaj ekster la Esperanto-movado, kaj al individuoj, kiuj okupiĝas aŭ interesiĝas pri virinaj problemoj.

Unu gazeto de la japana virina movado jam aperigis informon pri la japana SkE. Krome, ĵurnalisto el la novaĵ-agentejo Kjodo verkis artikolon pri ĝi, kiu aperis en kelkaj lokaj ĵurnaloj,

La alia surprizo temas pri la nekutima formo de ĉi tiu numero. Oni povus diri, ke ĝi similas al tre magra elefanto, kiu svingas enorman voston. Klarigo estas, ke mi uzis la tutajn tempon kaj energion por produkti la suplementon pri diskriminacio, kiu iras kune. Ni esperas, ke ankaŭ tiuj legantoj, kiuj ne povos ĉeesti nian seminarion pri la kongresa temo, tamen ricevos la impreson, ke tiel ili povos partopreni la diskuton kun ni.

Anna Brennan