Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

... SkE ... Novaĵoj ... SkE ... Novaĵoj ... SKE ... Novaĵoj ..

... Blinda interesato demandas, ĉu iu(j) leganto(j) pretus sursonbendigi SKE por blinduloj. Bonvolu kontakti: José Starck, Boulevard des Cuéreta 46, B-4890 Spa, Belgujo.

... La rubrikon "Antaŭen kaj malantaŭen" de nun redaktas Loes Demmendaal (Lus Demendal) de Nederlando. Ŝi volonte akceptos kontribuaĵojn por tiu rubriko. Bonvolu sendi ilin al la redakcia adreso.

... SkE nun havas plurajn novajn kunlaborantojn, kiuj helpas per tajpado kaj provlegado. Kiam la malrapideco de la poŝto (kaj de la redaktoro) ne malpermesos tion, kunlaboros ankaŭ Lembe Laanest de Estonujo per ilustrado. Ŝi desegnis la ilustraĵojn por la artikolo "La dommastrino nekompensata" en la suplemento.

... Ne forgesu, ke la prononco de via nomo ne nepre estas klara al alilandaj legantoj. Skribante al SkE, ĉiam aldonu la prononcon de via noma post la nacilingva literumado!

... SkE havas novajn perantojn: Alessandro Panerai en Italujo, kaj Hukunaga Makiko el Japanujo (adresoj sur p. 2). Pro multaj informopetoj rezulte de la japana traduko de SkE, evidentiĝis bezono havi tie peranton ankaŭ por la Esperanta versio. Ankaŭ UEA de nun peras abonojn, sed pro la neceso subtrahi makleraĵon, ili kostos iom pli ol rekta pago.

... Ni ricevis demandon pri la ebleco aperigi anoncetojn. Ni akceptos senpage anoncetojn, kiuj rilatas al la temoj de SkE. Aliaj: 10 vortoj por 1 internacia respondkupono (0,8O gld.). Ni rezervas la rajton rifuzi anoncetojn.

... Anna Brennan nun malfermis apartan poŝtĉekkonton por SkE, numero 4412211. Bonvolu adresi transpagojn ankoraŭ al la nomo Anna Brennan.

Printed by The Strangled Vole Press 18 Trouville Road. London SW 4.