Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1981.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 7

Julio 1981

Sendependa novaĵletero

KIO PLI URĜAS?

"Kion vi opinias: ĉu virina emancipiĝo aŭ ĉu solvo de la problemo pri senlaboreco estas pli grava?" Ĉu oni iam tion demandis al vi dum diskuto pri emancipiĝo, aŭ ĉu eble vi mem vin demandis? Se la demando estas tiel formulita, la plimulto el ni emus respondi, ke solvo de tiuj gravaj problemoj kiel manko de laboro, ĉesigo de militoj, liberigo de nacioj, estas certe pli urĝa ol edukado de virinoj, provizado de infanvartejoj, batalo kontraŭ stereotipoj ktp.

Sed ŝajnas al mi, ke la demando estas erare formulita. Ĝi estas bazita sur la sama eraro, kiu kaŭzis ke nun, ses jarojn post la malfermo de la Internacia Jardeko de la Virino kaj post du internaciaj konferencoj, oni ankoraŭ ricevas la oftan impreson ke nenio baza ŝanĝiĝis. Ekzistas tri novaj infanvartejoj kaj eĉ unu telefon-teknikistino, sed la ĝenerala mensostato restas sama. Pri tio kulpas la vorto "emancipiĝo", kiel ĝi estas nuntempe uzata. Per aparta vorto por virina emancipiĝo, oni kreas la impreson, ke temas pri aparta problemo, problemo nur de virinoj. Sed ĝi estas simptomo de nuntempa pensomaniero ĝenerala, kiu estas teknokrata kaj malhumanisma.

"Emancipiĝo" ekiĝis en la 18a jarcento, en la humanisma tradicio. Ĝi signifis estimon por la homo, kaj rezultis en pligrandiĝo de toleremo kaj batalado kontraŭ antaŭjuĝoj (ekzemple per leĝa egalrajteco por judoj). Mi ŝatus revoki tiun uzon de la vorto "emancipiĝo", laŭ kiu centra estas la valoro de la homo.