Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1980.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 4

Oktobro 1980

Sendependa novaĵletero

Ĉi tiu numero enhavas pli da "internaj" informoj ol kutime, do pli pri virina agado en la Esperanto-movado kaj malpli pri virinoj ekster nia sfero. Legantoj havos variajn opiniojn pri tio, sed laŭ mi ĝi estas pozitiva evoluo. Ĝi signifas, ke ni nun mem ekfaras sufiĉe je praktika nivelo por plenigi preskaŭ ĉi tiun tutan numeron de SkE.

Pro la aktualeco de la temoj en ĉi tiu numero, mi estis devigata prokrasti pli frue ricevitan materialon. Mi pardonpetas al la multaj homoj, kiuj sendis leterojn kaj artikolojn por kiuj mankas spaco ĉi-foje. Mi provos aperigi iliajn kontribuaĵojn en la venonta numero.

En la fino de la unua jaro de apero de SkE, mi kaptas la okazon por danki la kunlaborantojn kaj perantojn, kies nombro ĉiam kreskas. Mi mencias precipe Dermod Quirke, kiu ne nur presas la bultenon, sed ĉi-jare ankaŭ finance helpas interalie per senpaga provizado de papero, kovertoj kaj stenciloj. Tamen, ni ne povas daŭre apogi nin sur la subvenciado de unu homo - kaj tio signifas, ke la prezo nepre devas altiĝi. SkE do ekde nun kostas 12 gld. por kvar numeroj.

laŭ la kvanto de kontribuaĵoj, SkE plenumas bezonon, sed bedaŭrinde la nombro de abonantoj restas relative malalta. Tio nun fariĝas aktuala temo, ĉar por multaj legantoj ĉi tiu estas la lasta numero, kiun ili ricevos per sia nuna abono. Se vi trovas kunsenditan re-abonslipon, ni tre forte petas vin renovigi vian abonon. Preparo de numero de SkE postulas multe da laboro. Pruvu al ni, ke tiu laboro valoras!