Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1980.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
“Ni devas mem pli konsciiĝi…

…antaŭ ol ni povos ŝanĝi la sintenojn de aliaj.” Tio estis la konkludo, kiu plej elstaris en la fina kunsido pri diskriminacio kontraŭ virinoj, kiu okazis dum la Kongreso en Stokholmo. La partoprenantoj menciis diversajn aspektojn de la antaŭjuĝoj pri virinoj: iliajn fizikajn diferencojn de viroj, ilian rojon kiel naskantoj, la fortan influon de religioj, la nerekonon de ilia senpaga laborado. Sed multaj ĉeestantoj opiniis, ke oni ne povas plibonigi la situacion simple per novaj leĝoj. Ili atentigis, ke la tradicio ofte kontraŭlaboris iliajn personajn provojn ŝanĝi rolojn en siaj familioj. Necesas ankaŭ eduko por egaleco en la lernejoj, por apogi la privatajn klopodojn en la hejmo.

Verŝajne la plej valora aspekto de la diskutoj estis la persona enplektiĝo de pluraj parolantoj dum ĉi tiu fina kunsido. Ili evidente forte sentis la neceson pli konscii mem kaj konsciigi konatojn pri la regantaj sintenoj pri virinoj. Unu homo proponis, ke hejme oni formu grupon, eĉ se nur kun amikinoj, por evoluigi sian atenton pri tiu temo. Ĉeestanto memorigis, ke tamen la sintenoj ŝanĝiĝas nur malrapide. Sed alia replikis, ke niajn proprajn sintenojn ni povas ŝanĝi, kaj fari tion tuj. Lasta komento estis: “Ni devas fieri, ke ni estas virinoj!”

La diskutoj okazis dum tri du-horaj sesioj, sed granda parto de la unua estis perdita per ĝenerala prezento pri la tuta aranĝo rilate la kongresan temon, divido de la partoprenantoj en grupojn ktp. Multe pli da homoj ĉeestis la kontraŭvirinan branĉon de la seminario ol ni antaŭvidis, tiel ke mi lastminute devis fariĝi gvidanto de diskutrondo, aldone al la jam antaŭviditaj gvidantoj, Linnéa Edsenius kaj Märtha Andréasson. Dum la tria sesio okazis interŝanĝo de gvidantoj kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de la seminario, pri etna-rasa kaj ekonomia diskriminacioj, kun la celo konstati la rilatojn inter la diversaj formoj de diskriminacio. La lasta formalaĵo estis prezento pri la tuta seminario dum la Dua Ĝenerala Kunsido.

Nun, sciante la kadron de la diskutoj, vi povas legi kelkajn impresojn, pozitivajn kaj negativajn, de la partoprenantoj mem.