rezulto de nia kolektiva ‘historia memoro’”. Nu, kial estas la eŭropa subkompreno kaj la kolektiva historia memoro de eŭropanoj pli alte taksendaj ol la subkompreno kaj kolektiva historia memoro de alia popolo en ties propra kultura kunteksto? Kio donas al eŭropanoj la rajton arogi al si krei hierarkion de valoroj por la homa agado? Estas vere, ke en la historio de la mondo kelkaj valorsistemoj ja fariĝis kvazaŭ universalaj mezuriloj, ne ĉar ili meritis tiun rolon, sed ĉar apogis ilin politika, ekonomia kaj armita fortoj.
Parolante kiel memnomumita reprezentanto de la eŭropanoj, RC
diras: “… ni prave rigardas kun hororo al mulitado de la
korpo…” Kial kun hororo? Tiu vorto estas tro emociplena
kaj ne montras objektivan konsideron de la demando. Ankoraŭfoje
ripetiĝas etnocentrisma esprimo: “… ni, la eŭropanoj,
estas sur la ĝusta vojo…” Kiel oni scias, ke tiu estas la
ĝusta vojo? Laŭ difino, ĉu ne? RC finas sian leteron per
jenaj vortoj: “Ŝajnas al mi, tamen, ke nemutilitaj inaj
generiloj neniel minacus alies liberon en Sudano.” Por
respondi, estas necese emfazi, ke en tiel nomataj fermitaj
socioj, kie superregas tradicia valorsistemo, individuo, kiu
ne submetas sin al tiuj socioreligiaj normoj, restas ekster la
komunumo. Li, paradokse, estas malpli libera, ĉar li ne
rajtas partopreni en la plena vivo de la grupo. Plue, ankaŭ
tuta familio povas suferi ne nur ridindigon sed eĉ diversgradan
ostracismon pro la nekonformeco de unu el la membroj.
En tiaj socioj la konformeco servas por certigi stabilecon
kaj pluvivadon ne nur por unuopuloj sed por la tuta grupo.
Tian situacion malfacile povas kompreni kaj akcepti membroj
de la tiel nomataj malfermitaj plurkulturaj socioj, en kiuj
ĉe la ekstremaĵoj de la agadspektro estas loko por preskaŭ
ĉiuspeca socia deviulo.
Por reliefigi la malfacilan pozicion, kiun RC provas defendi,
mi defias lin apliki sian taksadon de la demando pri generila
mutilado al alispeca operacio, la cirkumcido de viroj en la
kunteksto de la juda kaj islama religioj (…) Kion opinias
RC pri la lanĉo de vigla kampanjo sur la paĝoj de SkE por
forigi tiun diskriminacion en la juda kaj islama religioj?