Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 11.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 11

Januaro 1985

Sendependa novaĵletero

KOŜMARO REALIGITA

Unu el miaj plej grandaj timoj rilate al SkE ĉiam estis la imago, ke iam prespreta numero povus perdiĝi en la poŝto. Neniam, en miaj plej teruraj koŝmaroj, mi antaŭvidis tion, kio efektive okazis: tio estis, ke du pretaj numeroj perdiĝus samtempe.

Fakte, tio estis nur la lasta (espereble!) el serio da problemoj, kiuj trafis SkE dum la lastaj du jaroj. Sed mi reiros al la komenco de la rakonto...

Problemo n-ro 1, kompreneble, estis miaj gravedeco kaj nasko en decembro 1982, pro kiuj mi ne sukcesis okupiĝi pri SkE dum pluraj monatoj. Mi tamen faris novan numeron en julio 1983, kaj sendis ĝin al Dermod. Dermod, kiel scias la fidelaj legantoj de SkE, ĝis nun multobligadis SkE senpage kaj ekspedadis ĝin el Britujo.

Nun venis la dua problemo: tiu numero de SkE atingis Dermod ĝuste en la momento kiam li rezignis pri sia salajrata laboro kaj transloĝiĝis al pli agrabla landoparto por starigi sian propran entreprenon kiel presisto. Tio nature estis malfacila periodo, kaj post pluraj monatoj evidentiĝis, ke bedaŭrinde pro la postuloj de la nova laboro li ne plu havos tempon por okupiĝi pri SkE. Intertempe, cetere, mi jam preparis duan numeron.

Kiam miaj kunlaborantoj, Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko, aŭdis pri la problemo, ili proponis transpreni la du pretajn