Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 11.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilin pro ilia ĝisnuna helpo, kaj deziras al ili sukceson en la nova entrepreno.

Due, al Yamakawa Setuko kaj Hukunaga Makiko, kiuj proponis transpreni ĉi tiun kaj la venontan numerojn de SkE kaj presigi ilin en Japanujo. Ilia celo estis kiel eble plej rapidigi la reaperon de SkE — kompreneble, ili ne povis antaŭvidi la poŝtan katastrofon! Tial, ĉi tiu numero venas al vi el Japanujo kaj havas iom alian aspekton ol kutime.

Pardonpetojn

Pardonpetojn mi ŝuldas al ĉiuj abonantoj. Eĉ pli mi ŝuldas ilin al la verkintoj, kiuj verŝajne jam rezignis pri la espero, ke iliaj artikoloj iam aperos. Bedaŭrinde, kelkaj artikoloj jam tiom malaktualiĝis, ke simple ne plu havas sencon aperigi ilin. Do, mi aparte pardonpetas al la jenaj kontribuintoj: al Linnéa Edsenius, Ellie Stein, Lilija Koleva kaj Anne Amblès, kiuj sendis raportojn pri kunvenoj, kiuj okazis nun antaŭ unu aŭ eĉ du jaroj; al Neima Cardoso Adorno, kiu sendis komentojn pri la artikolo “Svedino en Sud-Ameriko”, aperinta en SkE n-ro 10; kaj al M.B., kiu sendis recenzon pri malnoviĝinta numero de Bulgarino. Aliaj verkintoj eble ne vidas sian kontribuaĵon en ĉi tiu numero; en tiu kaso, ĝi verŝajne ankoraŭ aperos poste.

Abontarifoj

Nun mi serĉas novan presiston en Eŭropo. Sed estas tre malverŝajne, ke mi trovos homon, kiu estos preta labori senpage, kiel faris Dermod. Tio signifas, ke post la venonta numero necesos altigi la prezon.

Via abono al SkE estas kalkulta laŭnumero, ne laŭjare. La abonpago de 12,00 gld. (aŭ ekvivalento) validas por kvar numeroj. Do vi ne perdas monon pro la neaperintaj numeroj. Kiam alproksimiĝos la fino de via abono, vi ricevos memorigilon. Sed ne forgesu, ke post la venonta numero ni certe estos devigataj altigi la prezon. Do, por kuraĝigi niajn abonantojn, kiuj certe jam malesperis pri la plua aperado de SkE, ni tenos la nunan malpli altan tarifon ĝis la fino de aprilo 1985. Por profiti de ĝi, vi devos reaboni antaŭ tiu dato!

Anna Brennan