Sekso kaj Egaleco
Numero 12
Aprilo 1985
Sendependa novaĵletero
NOVAĴOJ
En la lasta numero de SkE, mi klarigis, kial ĝi ne aperis de du jaroj: interalie pro la nasko de mia filo, Gabrielo, en la fino de 1982. Nun mi povas fiere anonci la naskon de dua filo, Fabiano, en februaro. Kiel vi rimarkas, ĉi-foje mi sukcesis malfrui nur je du monatoj anstataŭ du jaroj.
Rigardante la amasiĝintan materialon de du jaroj, mi facile povis konstati, kiu temo ĉiam restas proksima al la koro de la esperantistoj. Mi trovis minimume tri sufiĉe longajn artikolojn pri la pronomoj kaj sufiksoj. Eble kelkaj el vi partoprenas la opinion de Marie Bartovská en Ĉeĥoslovakujo; ŝi sendis al mi poŝtkarton, en kiu ŝi komparis la tutan diskuton kun la mezepokaj disputoj pri la nombro da anĝeloj, kiuj povas stari sur la pinto de pinglo. Sed, laŭ la kvanto da leteroj kaj artikoloj, kiujn mi ricevadas pri la lingva demando, por la plimulto ĝi retenas sian fascinon. Do, ni senhonte plu debatu! En ĉi tiu numero vi trovas la kontribuon de Claude Piron pri tiu temo.
Lasta novaĵo: finfine okazas la prezaltiĝo kiun mi minacis en la antaŭa numero. Eskapas nur la usonanoj, por kiuj la abonkosto eĉ malaltiĝas, kaj la japanoj, por kiuj ĝi restas sama. Post pena horo da kalkuletoj en la marĝenoj de malnova ĵurnalo (infanoj ne nur malhelpas redakti revuojn; ili ankaŭ rompas poŝkalkulilojn), mi triumfe aperigas la liston de novaj tarifoj en la interna kovrilo.
Anna Brennan