Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel esperantistino mi kompreneble notis, ke la plej parolemaj virinoj dum la diversaj renkontiĝoj kaj prezentadoj, kiujn mi ĉeestis, venis el angleparolantaj grupoj. Certe oni povas diri la samon pri la franc- aŭ hispan-lingvanoj en franc- aŭ hispan-lingvaj renkontiĝoj, sed tiajn mi ne ĉeestis. Ĉu oni rajtas diveni, ke ilia vigleco ne dependis nur de iliaj pli grandaj konoj kaj spertoj?

Kiel virino mi volas diri, ke la etoso estis rava. Mi ne atendis tiom da ĝojo. Mi atendis diskutemon kaj trovis ĝin abunde. Mi estis trafita de la forto kaj beleco de multaj saĝaj virinoj. Mi estas certa, ke la virinoj de la mondo havas bonan eblecon progresi en sia laboro por evoluo kaj egaleco, ĉar kune ni estas fortaj kaj per ĉi tiaj renkontiĝoj ni fariĝas videblaj.



NOVAĴOJ