Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 16.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

difinitaj vidpunktoj pliboniĝis en la lastaj 20 jaroj. La proporcio de virinoj en la profesioj, ekzemple, malrapide altiĝas, pli da virinoj troviĝas en la parlamentoj, eĉ virinaj ĉefministroj plioftiĝas, kvankam ankoraŭ ne oftas. Almenaŭ en kelkaj landoj, virinoj eklaboras en metioj kaj profesioj, kiuj antaŭe ne estis malfermitaj al ili: kiel plumbistoj, ĉarpentistoj, pilotoj, fajrobrigadistoj, eĉ kiel astronaŭtoj.

Oni nuntempe normale atendas, ke virino laboru ekster la hejmo; eĉ — kiel mi mem spertas — tiuj, kiuj restas hejme, sentas sin sub premo kaj devas pravigi sian decidon. Tio kunportas ankaŭ la malan flankon: viroj estas devigataj, kvankam ne ĉiam volonte, doni pli da tempo al okupoj, kiuj antaŭe estis konsiderataj la sfero nur de virinoj.

Tiuj pozitivaj evoluoj tamen ne signifas, ke la laboro de la virina movado finiĝis. Estas vere, ke estas pli da virinoj en la profesioj. Tamen, la plejmulto el ni verŝajne surpriziĝus, aŭ almenaŭ trovus tion komentinda, se irante diskuti nian konton kun la nova bankodirektoro, ni malkovrus, ke tiu estas virino. Estas pli da virinoj en la parlamentoj — sed jen kelkaj ciferoj: en la itala parlamento virinoj nun tenas proksimume 10% el la lokoj (kompare kun antaŭaj 7%); en la irlanda ili tenas 8,4%; en la germana Bundestag ili tenas 15,4% (kompare kun antaŭaj 9,8%). Ja temas pri gajnoj, sed ĉu pri egaleco?

Dum virinoj tenas nur frakcion de la regantaj postenoj, ne estas grandaj esperoj, ke la kondiĉoj por virinoj en la hejmo kaj la laborejo grandtrajte pliboniĝos. La apartaj bezonoj de virinoj ne estas bone prizorgataj de viraj leĝdonantoj kaj laborestroj, nek de tiuj malmultaj virinoj, kiuj ja sukcesis atingi la pinton en sia profesio, sed nur post feroca konkurso, kiu devigis ilin subpremi en si ĉiujn kvalitojn de simpatio kaj helpemo al aliaj.

Konsiderante ĉi tiujn faktorojn, do, oni konkludas, ke efektive restas sufiĉe da farenda laboro por la virina movado. Sed en tiu kazo, kial feministoj nuntempe emas okupiĝi pri aliaj problemoj? Por respondi tiun demandon, ni rigardu mallonge al la lastatempa historio de la feminisma movado.

(Aŭ, pli precize, de la okcidenta feminisma movado. Mi konscias, ke miaj komentoj ne estas universale aplikeblaj kaj ne prezentos rekoneblan bildon al ĉiuj legantoj de SkE. Tamen, verki universalan historion estas ekster mia kompetento, do mi limigos min al la situacio, kiun mi persone konas, kaj lasos al miaj ne-okcidentaj legantoj la taskon kompletigi ĉi tiun resumon, eventuale per artikolo en SkE).