Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 9

Jan/Apr 1982

Sendependa novaĵletero

Sendube niaj fidelaj legantoj jam komencis demandi sin: kio okazas? Estas agrable raporti, ke kelkaj sufiĉe maltrankviliĝis por sendi poŝtkarton; unu eĉ panikis kaj eksprese pagis sian malfruan abonon. Ĝis nun SkE sukcesis resti (relative) akurata - ĉu do ĝi finfine aliĝis al la granda plimulto de polvokovritaj Esperanto-projektoj?

Feliĉe mi povas anonci, ke ne! La malfruo fakte estis kaŭzita de faktoro tute ekster mia rego - pli precize, la itala dogan-instanco. (Pardonu min tiuj, kiuj jam aŭdis la rakonton ĝistede, dum mi klarigos la aferon unu lastan fojon.) En decembro mi transloĝiĝis de Nederlando al Italujo - bonvolu atenti la novan adreson en la interna kovrilo. Ĉiujn personajn posedaĵojn, inkluzive de materialo jam ricevita por la januara SkE, mi sendis aparte - kaj ĉion retenis la dogano dum kvin monatoj.

Ĉiuokaze, por kompensi la malfruon nun aperas pli ampleksa numero por la periodo januaro-junio. El la vidpunkto de via abono, tamen, ni kalkulas ĝin kiel nur unu numeron.

Intertempe ankaŭ niaj perantoj estis moviĝemaj. Nia japana peranto translokiĝis kaj la usona finfine reiris al Usono, anstataŭ konfuzi ĉiujn per adreso en Nederlando. Nia germana peranto, Lu Wunsch-Rolshoven, cedis al la nove fondita virina grupo VEJGA, dum mi mem transprenos la italan peradon de Alessandro Panerai. Mi dankas al Lu kaj Alessandro pro ilia ĝisnuna helpo. Dankon al Lu ankaŭ pro helpo pri provlegado kaj al Audrey Childs-Mee, kiu kunlaboris per lingva kontrolado.

Anna Brennan