Saltu al enhavo

Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Februaro 1924.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

De la tableto, por deĵoranta oficiro ĉiam en la kafejo preparata, al la bufedejo dandema militoficisto rapidis:

— Kio okazis?

— Via moŝto! Jen mi estas de du georgoj kavaliro, kaj li en mia ĉeesto per maldeca akordigo la superan reganton…

— Are-e-sti!

Sur la strato Macedona iris facile, kiel neniam antaŭe. Kvazaŭ puso estis preminta la koron, kaj nun li ĝin forsputis. Libere spiris la brusto. Li konsideris:

— Neniujn paperaĵojn oni al mi donis. Kaj kio estas en la kapo — ili ne ekscios. Ili ne elfosos!

Sed en la karcero ekturmentis sopiro.

— Pro kio mi trafis? Kiun oni morgaŭ sendos al la stacidomo? Kaj hejme, tie ja… Estante libera pli rapide mi helpus. Ankaŭ ili kaptu min almenaŭ esence!… Sed nur pro Timoteo — telerlekanto. Eh, malspritulo min la patrino naskis!

M. Solomonov. Malliberejo.

Li miris, kiel la kolero estis veninta. Kiom da ofendoj li toleris antaŭe, kaj nun — jen!

Poste venis en la kapon la penso:

— Se al Elizabenjo mi rakontus, kiel mi eksvingis kaj sur lian vizaĝaĉon!… Ŝi ridus.

Kaj ĉar ree li klare imagis, kvazaŭ li ekvidis la Elinjan rideton maloftan — li gajiĝis. Ekŝajnas subite: ĉio estos bona. Ili revidiĝos. Ne povas esti, ke li ne ekvidos ankoraŭ la filinon. Li ekdormis kun plifaciliĝinta koro.

Sed ĝis la lasta tago de restado en la karcero nokte premis lin peza sopiro.

— Kial mi ne retenis min? La amikoj forturnos sin! Kvazaŭ bubo stulta iu…

Li ree saviĝis, ĉar estis senbrua kaj griza pro sia vizaĝo. La aliajn oni turmentis per esploradoj. Kun si oni forveturigis ilin, sed pri li neniu eĉ ekmemoris. Revenis la homoj de la bolŝevika partio. El la karcero lin liberigis.

Jen por la edzino eĉ lia vizaĝo estas el ĉiuj la plej distingiĝanta. Ŝi sin alpremis al la ŝultro, kvazaŭ en junaĝo. Ŝi kisis, karesis, plendis: