Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kulturo en siaj tutaj larĝeco kaj profundeco. Palpe ĝi serĉas ankoraŭ novajn formojn, ne ĉiam ankoraŭ ĝi sukcesas disiĝi klare de la burĝa influo. Ankaŭ en proletaria literaturo ni konstatas la serĉon de novaj formoj similante tro ofte la dekadencajn formojn de burĝa literaturo. Tiurilate ni ne forgesu la jenajn vortojn de V. Hugo:

“Kaj la publiko deziras tiun liberecon tia kia ĝi devas esti, akordiĝanta kun la ordo en la ŝtato, kun la arto en la literaturo… Interna racio devas troviĝi en la fundo de ĉiuj tiuj novaĵoj. La principo de libereco realiĝu, sed ĝi bone realiĝu. Literaturo, same kiel socio, bezonas nek ceremoniaron, nek anarĥion: sed leĝojn. Nek kalkanumojn ruĝajn, nek ĉapojn ruĝajn.“

Politike malkaŝiĝas en tiuj linioj la dusenca spirito de ĉiu burĝa revoluciulo: batalanta samtempe kontraŭ feŭdala reakcio kaj kontraŭ proletaria revolucio. Sed literature Viktor Hugo estas prava. Ni certe ankaŭ nuntempe bezonas novan literaturon; sed ni ne klopodu disvolvi la arton per krudaj malartaĵoj.

Novaj taskoj vokas, novan enhavon ni devas doni al la literaturo. La sentoj, la ideoj kaj la volo de la klaso, kies venko ebligos la ĝeneraligon de homa civilizacio, devas enkarniĝi en la literaturo. Antaŭ kelke da jaroj, itala kamarado tion jene precizigis:

“Necesaj estas al ni nuntempe verkistoj de la ideo. Ne filozofoj, historiistoj, psikologoj, kiuj amaĉas la arton pro la tezo: ne, ne! Sed verkistoj kiuj sciu — el la necerta, konfuza vokado de teorioj proksime realiĝontaj, de kredoj proksime mortontaj; en la momento kiam nova civilizacio montriĝas — verkistoj, mi diras, kiuj sciu fiksi la signojn de la turmenta serĉado je la nova animo homara kaj la plej novajn aspektojn de la nova vivo de l’spirito, konsekvencoj de komenciĝanta ŝanĝo ekonomia.“ (COMUNISMO de Milano, februaro 1920, R. Grieco Pomarici: “Literaturo de dekadenco“).

Jes, el la malluma bruego de la senhalte progresanta transformiĝo socia leviĝas mil problemoj, altirante poezian pritrakton. Novaj ĝojoj, ĝuoj, doloroj, amo kaj malamo, altfiera konscio pri devo kaj honoro revoluciaj, teruraj konfliktoj moralaj, intelektaj, sociaj k. t. p. naskiĝas, novaj aspektoj nekonataj prezentas sin. Sub mil novaj aspektoj ekaperas ĉiuj malnovaj demandoj: amo, devo, kredo, k. t. p. Klasoj estas malaperontaj kaj eĉ malaperantaj, milionope disrompiĝas vivoj, ĉio malnova disfalas, disiĝas dolorege kaj suferplene. Pentri la psikon de la mortantaj kaj de la leviĝantaj klasoj, pentri iliajn luktojn, la aspektojn kiujn prenas tiuj luktoj speguliĝante en iliaj cerboj kaj animoj, interesiĝi pri la individua sorto de la sennombraj homoj, sencele ĉirkaŭpuŝataj en la fermentado de nia epoko: jen amaso da plenumendaj taskoj.

Ne estas necese substreki la gravecon de Esperanto je la plenumo de ĉiuj tiuj taskoj. La nuna civilizacio estas multege pli internacia ol ĉiu alia. Pli necese ol ĉiu alia, la naskiĝanta literaturo bezonos lingvon internacian.

Milo da taskoj atendas nin. Al la laboro, gekamaradoj!

Diru vian opinion, atentigu pri novaj celoj, elvoku problemojn pritraktindajn. Ne forgesu ke sur niaj ŝultroj, sur la ŝultroj de la laboristoj Esperantistaj, ripozas nuntempe la estonto de Esperanto!

Al la laboro, gekamaradoj!